Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Vi amas la printempon...

Vi amas la printempon,
aŭtunan tempon mi,
similas mi aŭtunon,
kaj la printempon vi.

Vizaĝo via roza:
printempa rozfoli',
rigardo mia pala:
aŭtuna sunradi'.

Se mi antaŭen solan
ekpaŝon farus jam,
mi sur la frosta sojlo
de vintro starus jam.

Sed se repaŝus mi, kaj
antaŭen saltus vi,
en la belega varma
somero haltus ni.